Unua gazetara komuniko

From Meta, a Wikimedia project coordination wiki

Ne jam preta por komuniko[edit]

nur tre etaj redaktoj permesitaj por ĉi-versio[edit]

Temptabelo: Ne-Anglaj gazetaraj komunikoj estos provcele pretigitaj por la 1-a de oktobro. La angla versio sekvos unu semajnon poste por ne tro ŝarĝi nian servilon.

NOTO: Ĉiuj kontribuaĵoj sur ĉi-paĝo estas konsiderataj kiel en publika domajno. Estas necese por ke novaĵservoj povu kopii ĉi komunikon kaj eĉ krei novan artikolon el ĝi ne zorgante pri GNU FDL.

Ĉi unua komuniko celas la finan uzanton. Vidu Wikimedia press release por helpi al aliaj komunikoj.

Rimarko: la anglalingva originalo, troviĝas je m:Wikimedia's first press release. Nur etaj ŝanĝoj povas ankoraŭ okazi. Ne hezitu partopreni en la originalo kaj komenti aŭ korekti la anglan kaj esperantan versiojn.


Tradukistoj kaj ambasadoroj bezonataj[edit]

Vidu la supron de la diskutpaĝo.




Aliaj lingvoj : [رسالة وساؼل الإرلام الإخبارٓة Arabe (ligo?)], [Cxehxe (ligo?)], Cxine, Dane, Germane, Angle, Hispane, France, Finne, Hungare, Itale Japane, Nederlande, Pole, Rumane, Ruse (Русский), Svede




Forviŝu ĉion super la linio kiu sekvas antaŭ ol disdoni la komunikon .


360 000 ARTIKOLOJ ĈE VIKIPEDIO[edit]

La 1-an de Decembro 2003: la multlingva enciklopedio Vikipedio (Wikipedia.org), anoncis ke la projekto atingis la mejloŝtonon de 360 000 artikoloj, en kvardek malsamaj lingvoj, kaj ke unuafoje ĝi entenas pli da artikoloj en la neanglaj lingvoj ol en la angla.

En januaro 2003, Vikipedio anoncis pli ol 137 000 redaktataj artikoloj en 22 lingvoj : per tio Vikipedio estas la plej vasta kaj plej rapide kreskanta enciklopedia projekto kun libera enteno.

La plej granda kresko okazis en la neanglaj versioj montrante la kreskantan internaciiĝon de la entrepreno. Unuafoje la neanglaj versioj kune nun entenas preskaŭ la saman nombron da artikoloj kiom la anglalingva.

Nun ekzistas 10 versioj de Vikipedio entenante pli ol 10 000 redaktatajn artikolojn :


Laŭ Alexa.com, Wikipedia.org hodiaŭ preterpasis Britannica.com, Infoplease.com kaj Encyclopedia.com laŭ trafiko sur la Interreto.

Krome, la 20-an de Junio 2003, la Wikimedia Fondaĵo (wikimediafoundation.org) estis kreita por regi kaj financi la projektojn de Vikipedio, la paralela projekto Wiktionary (vortaro wiktionary.org), la laste naskita Wikiquote (aro da plej bonaj citaĵoj: http://wikiquote.org) kaj Wikibooks (listigo de rete legeblaj libroj celante la studentojn: wikibooks.org).

La iompostiomaj plibonigoj de la softvaro kaj la kreskanta sukceso de Vikipedio tamen estas pezaj por la servilo kaj la softvaraj rimedoj de Wikimedia. Wikimedia fondaĵo akceptas ek de nun donacojn (vidu wikimediafoundation.org/fundraising por pliaj informoj). Wikimedia ankaŭ helpvokas al ĉiu volontula programisto por helpi plibonigi la rapidecon, la uzfacilecon kaj la kapablon de la softvaroj uzataj por la diversaj projektoj : MediaWiki (mediawiki.org).

Vikipedio kaj ĝiaj paralelaj projektoj estas liberaj WikiWikiWeb (TujTujTeksaĵoj), TTT-ejoj en kiuj ĉiu povas facile redakti kiam ajn paĝon (Wiki signifas rapide en Havajo !). La partoprenantoj aldonas siajn kontribuojn al tiuj de la aliaj, ili korektas la erarojn de aliaj redaktantoj kaj kunlaboras pri malfacilaj temoj respektante neŭtralan vidpunkton. Ĉi gazetara komuniko ekzemple, estis verkita uzante WikiWikiWeb-on (TujTujTeksaĵon).

Le projekto Vikipedio estis fondita de Jimmy Wales, kreanto de TTT-ejoj, kaj de la filozofo Larry Sanger en januaro 2001. Bomis (bomis.com), reta pordego posedaĵo de Jimmy Wales, partoprenis en la financadon kaj helpis la projekton. Larry Sanger estris la projekton en la unua jaro, kiel plentempe dungita redaktanto. De tiam la projekto funkcias per komuna konsento, uzante regulojn kaj rekomendojn kreitajn de la diversaj kontribuantoj. Plej laste la projekto estis transdonita de Bomis al Wikimedia fondaĵo (wikimediafoundation.org). Tamen Bomis plu provizas senpage konekton kaj servilon al Wikimedia.

Laŭ Jimmy Wales la sukceson de la projekto oni dankas al tre kunligita komunumo de kontribuantoj malfermaj kaj bonedukitaj el la tuta mondo, kiu garantias al ĝi ĝentilecon, kvaliton kaj neŭtralecon. "La kontribuantoj ekzamenas la paĝon pri "Lastaj ŝanĝoj", ili konstante redaktas kaj reredaktas ĉies artikolojn. Tio povas ŝajni surpriziga, sed tiele funkcias", precizigas Jimmy Wales. Eĉ la tre disputataj temoj ŝajnas nature neŭtraliĝi per tiu procezo. Fakte, en ĉiu momento, malpli ol 100 artikoloj estas montritaj malneŭtralaj en anglalingva versio.


Vikipedio estis subjekto de artikoloj en The New York Times, Technology Review de MIT, kaj TIME magazino, menciante nur kelkajn, kaj ankaŭ sur TTT-ejoj kiaj Slashdot, Wired kaj Kuro5hin. Plej laste, Vikipedio estis priparolata en radio- kaj televid-elsendoj kiel ekzemple ĉe CNN. La enciklopedio estas pli kaj pli uzata kiel referaĵo far studentoj, ĵurnalistoj aŭ ĉiu ajn esplorante la Interreton.


Ĉiu enteno de Wikimedia estas alirebla sub GNU GFDL-permesilo (GNU Free Documentation License,) kiu garantias ke ĉiu povas reuzi ties entenon laŭplaĉe eĉ komerccele kondiĉe ke ŝli transdonos la rajton, respektos la sindevigojn en siaj propraj versioj kaj ke ŝli mencias la apartan Wikimedia projekton kiel fonto. MediaWiki (mediawiki.org), la softvaro per kiu funkcias la diversaj Wikimedia projektoj, estas simile senpage akirebla, sed sub GNU General Public License (GNU Ĝenerala Publika permesilo, la sama permesilo kiu estas uzata por Linux).


Pro ĉiuminutaj redaktoj ĉiutage estas neeble antaŭdiri kio Vikipedio kaj ĝiaj kunprojektoj estos fariĝintaj post unu jaro. Dank' al la GNU-permesilo, unu afero certas : la enteno restos libera.

Kromaj informoj[edit]

Por pli ampleksaj informoj kaj intervjuoj bonvolu kontakti : Chuck Smith
Telefono : +31/10-436 10 44
Retpoŝto : msochuck@yahoo.com
Adreso:
TEJO
Chuck Smith
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam
Nederlando

Jimmy Wales. Buroprezidento. Wikimedia Foundation, Inc (nur angle)
Telefono: (+1)-727-527-9776
Retpoŝto: jwales@bomis.com


Por pliaj informoj pri Vikipedio :[edit]





Ĉi gazetara komuniko estas en la publika kampo, ĝi estis komune kunverkita sur iu WikiWikiWeb (TujTujTeksaĵo) ĉi tie. Ĝi estis redaktita 184 fojojn de 34 malsamaj volontuloj kaj tradukita en 16 lingvojn.